关系新增“开心农场”,没事到好友的田里去偷菜   想和朋友有别样合影吗?快来传照片,“秀逗”一下!   我也使用这个模板 http://i.cn.yahoo.com/tertremo 复制 收藏

更新时间:2008年6月03日 注册时间:2008年5月

博客文章分类

En plagitaj lokoj : Pandoj, Tri Gorĝoj kaj Nukleaj instalaĵoj
2008-05-18 23:39:00 本文已公布到博客频道社会·杂谈分类
En plagitaj lokoj : Pandoj, Tri Gorĝoj kaj Nukleaj instalaĵoj 放大

Pandoj:

Image 

Laŭ informo de la Forsta Administracio de Ĉinio, 30 horojn post interrompo de telekomunikado la oficejo de la Administracio de la Wolong-a Rezervejo raportis, ke la 86 grandaj pandoj bredataj de ili estas sekuraj kaj la pandidoj estis transportitaj al sekura loko.

Ĝis nun estas sekuraj la 144 grandaj pandoj en la bredaj bazoj de Wolong, Chengdu kaj Shaanxi.

En Ĉinio troviĝas 1590 sovaĝaj grandaj pandoj vivantaj en 62 rezervejoj en Sichuan, Shaanxi kaj Gansu. El ili pli ol 1200 en Sichuan, 270 en Shaanxi, kaj 110 en Gansu. La vivlokoj de sovaĝaj grandaj pandoj en la tri provincoj estas malsam-grade influitaj de la tertremo.

La Forsta Administracio de Ĉinio postulas, ke la bredaj bazoj de grandaj pandoj fortigu sekurecan kontrolon kaj riparadon al la instalaĵoj, por eviti damaĝon pro posttertremo, kaj la rezervejoj, dum savado de siaj laborantoj, atente observu la sovaĝajn grandajn pandojn, kaj donu ĝustatempan savadon al vunditaj pandoj.

Tri Gorĝoj:

Image

Akvobaraĵo ĉe Tri Gorĝoj ne estas influita de la Wenchuan-a tertremo.

La 12-an de majo Tong Chongde, proparolanto de la Oficejo de la Komitato de Konstruado de Tri Gorĝoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en Pekino, ke nun la Akvobaraĵo ĉe Tri Gorĝoj estas sekura. La sekureca monitoro ĉe la baraĵo montras, ke ĉio estas en ordo, kaj la vorko kaj la akvorezervejo ĉe la Tri Gorĝoj ne estas influitaj.

Tong diris, ke je la 14-a horo kaj 28 minutoj de la 12-a de majo en Wenchuan, Sichuan-provinco okazis tertremo kun 7.8 gradoj. Tio kaŭzis 3-4-gradan tertremon ĉirkaŭ la baraĵo ĉe Tri Gorĝoj, 700 kilometrojn for de Wenchuan.

Nukleaj instalaĵoj:

Image 

Nukleaj instalaĵoj en plagitaj lokoj de Sichuan estas sekuraj.

La 18-an de majo en Pekino, vicestro de operacia fako sub ĝenerala stabo de Ĉina Popola Liberiga Armeo aerarmea major-generalo Ma Jian diris, ke nukleaj instalaĵoj en plagitaj lokoj de la ĉina provinco Sichuan estas sekuraj.

Tiutage en gazetara konferenco, okazigita de novaĵ-oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, Ma Jian diris, ke ĉi-foja tertremo iom influis militajn instalaĵojn de la ĉina armea flanko en Sichuan, kaj ne estas raporto pri serioza damaĝo. Trupoj kaj armitaj policaj trupoj rigore protektas lokajn nukleajn instalaĵojn, ekzistas neniu problemo.

最近更新时间:2008-05-19 12:38:31 浏览数(0)

评论

(1 )

按时间顺序查看 | 按时间倒序查看

La nova informo pri pandoj: Posttertreme, en Wolong Breda Bazo de Pandoj, 5 oficistoj kaj bredistoj mortis trafite de tertremo, 3 pandoj malapereriĝas.

2008-05-19 12:38:31

第一页 | 上一页 | 1 | 下一页 | 最末页
登录雅虎空间,给你喜欢的博客发表评论。