
| kondolenco pro viktimoj de tertremo |
Mi esprimas mian profundan kunsenton al la familianoj de la viktimoj de la katastrofa seismo de Chengdu-regiono. Kaj al la tuta Chinujo, trafita de tiu malfelicho. Mi sendos mian monan kontribuon, se eble pere de uea. (S-ino) Jeanne marie CASH
-----------------------------------
Kara sinjoro Wang Xigeng, karaj cxinaj Esperantistoj! Ekzistas ne vortoj por la malfelicxo, kiu okazis. Multaj homoj tutmonde rigardas kunsenteme al Cxinio kaj al la homoj, kuj benzonas rapide la helpon. La retmesagxon pri informio de tertremo mi transdonis al aliaj germanaj Esperantistoj. Certe ankau multaj homoj el Germanio donacas kaj donacos monon por tiu afero. Kun niaj bonaj pensoj ni estas cxez cxiuj vi! Multan, multan forton, kuragxon de vivo, sanon kaj esperon deziras al vi la germanaj Esperantistoj de Amikaro Bruno Groening! Kore kaj sincere, Dominique Kasse el Germanio***
-----------------------------------
karaj (al centra oficejo de uea)
bv sendi el mia UEA-konto la sumeton de 50 euxroj al konto XWAN-Q por viktimoj de la katastrofo en Cxinio.koreGerrit Berveling-------------------------------Estimata WANG Xigeng, mi petas vin transdoni mian personan simpation kaj kuraghigon al chiuj viktimoj de la tertremo kaj tute aparte al la familianoj de pereintaj esperantistoj. Mi certa, k echio estos rekonstruita pli bele ol ghi aspektis antaue. Renato Corsetti Eksa prezidanto de UEA
最近更新时间:2008-06-04 03:12:09 浏览数(75)
评论
(39 )按时间顺序查看 | 按时间倒序查看
Karaj Chinaj gesamideanoj,
Ni sendas al vi elkorajn kondolencojn en tiu malfacila momento. Por doni al vi esperon, ni promesas helpi vin morale kaj finance por la konstruo de la lernejo "Espero" .
Sincere via
Basso Michel, Francio
Prez. TAKE-Esperanto (la esperantistaj konstruistoj)
2008-06-03 21:12:09
Estimataj Cxiniaj Geamikoj,
Ni deziras sanon kaj pacon al vi!
Ni tre admiras kaj amas vin.
Dio benu vin kaj viaj koroj.
Kore Salutojn,
Carlos Alberto G. Silva
2008-05-27 16:05:20
Elkorajn kondolencojn ni sendas pro la katastrofa tertremo en via lando
kaj gratulas samtempe pro la giganta organiziteco de la helpgrupoj.
Gregoire kaj Germaine Maertens - Mallet
Prezidinto de UEA 1986 dum la Pekina UK
2008-05-26 21:41:48
Estimataj,
Porinforme mi hodiau sendis al via UEA-konto XWAN-Q 500 SEK, pere de la sveda poshtghira konto de UEA, kiel kontribuo al via lerneja projekto "Espero".
Sincere
Haldo Vedin
2008-05-25 22:42:33
Estimata samideano
S-ro WANG Xigeng
Mi estas emeritulo kiu vivas nur el mia pensio.
Mi ne povas donaci grandan sumon kiun vi treege bezonas, tamen mi ordonis
gxiron tra la UEA por iomete mildigi la suferojn de viaj samlandanoj atingitaj de
la terura kastastrofo kiu detruis la vivojn de multegaj cxinoj.
Mian gxiron vi vidu sube. Pli bone mi ne povas fari.
Mi treege deziras la cxeson de la suferado de viaj samlandanoj.
Pri la forpasintoj mi ankau funebras kaj kondolencas iliajn familiojn.
Korajn salutojn al vi kaj Dio gardu vin kaj vian familion
Manuel Jose Pinguinha
------Portugalio------
2008-05-24 21:58:03
Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)
Tre estimata samideano WANG Xigeng,
kortushas nin via serioza raportado pri la terura tertremo. Ni povas
iomete helpi kaj jhus kontaktas nian bankon.
Ni konas la esperantiston Mu Binghua en Chengdu. Chu eble vi havas
informon pri la situacio tie?
Antaudankas kaj elkore salutas
Siegfried Kr黦er
2008-05-24 21:57:06
Kara kaj tre estimata s/ro WANG Xigeng,
Ni danke ricevis la multajn fotojn, kvankam ili estas korshiraj, ploregigaj.
Kia chagreno, kia funebro por la multegaj homoj, kiuj perdis siajn karulojn, siajn infanojn, sian chion.
Oni de chi tie en fora nederlando absolute ne povas imagi al si, kiom estas la chagreno, kiun niaj chinaj frathomoj devas trasuferi.
Estas terurege.
Mi kaj mia edzino Katrin povas nur plori-
Katrin kaj Ru Bossong, Nederlando, delegito de UEA
2008-05-24 09:53:36
Mi jus sendis 160 Eurojn por via helpo-konto kun miaj
profunda simpatio kaj kunsento al viktimoj de trafita
regiono de tertremo.
Mi neniel sukcesis 'blogi' kaj vi rajtas publiki
lauplacxe mian mesagxeton...
Kore salutas vin,
Albert Wickler
Luksemburgio
2008-05-23 20:51:27
Karaj
Mi tiom bedauxras
kaj
Mi sendas mian
elkoran kondolencon
esti
2008-05-23 20:37:48
Kara,
Mi sincere dankas viajn informojn en Esperanto pri la terura tertremo, kiun vi suferis. Transdonu nian elkoran kondolencon al la lokaj autoritatuloj kaj familianoj se estas iu ajn okazo tion manifesti.
Tre sincere ni deziras vian plej baldauxan viv-normaligon ..
Cxu iu esperantisto mortis aux suferas pro la tertremo?
Cxu ni povus iel kunlabori?
Tutkore vin salutas
Llibert Puig
Prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio
2008-05-23 20:36:09